Monogramo

"FII" - monogramo de Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio-Hungario, latine Franciscus Iosephus Imperator, ene de medaliono en la Arthistoria Muzeo de Vieno

Monogramo laŭ PIV estas du aŭ pluraj literoj, precipe la komencliteroj de ies nomo, interplektitaj en desegnon. Origine la vorto signis unuopan literon, kutime la komenca litero de homo iumaniere notita sur objekto posedata de tiu persono. Pli poste la vorto ekpriskribis simbolon el du aŭ pluraj arte formigitaj literoj kunmetitaj al kvazaŭ unu signo.

La plej ofta uzo de monotramo estas la interplektita videbligo de la komencaj literoj de la persona kaj familia nomoj kiel "nomsigno". Signo, kiu en la maniero de monogramo interligas ĉiujn elementojn de nomo, nomatas "kalogramo".

Laŭ Francisko Azorín monogramo estas Bildo, signo, formita per interplektitaj ĉefliteroj de nomo.[1] Li indikas etimologion el la greka monos + gramma (unusola cifero) kaj de tie la latina monogramma.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 142-143.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search